Alcubilla de Nogales

Alcubilla de Nogales [alkuBIlja denoGAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Alcubilla de Nogales estas etimologie tradukebla al Akvujo de Juglandarboj, nome aludo al akvujo aŭ popoletimologie al ĉambreto de abato de la proksima monaĥejo Nogales (Juglandarboj).

Alcubilla de Nogales
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49696
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 5° 55′ U (mapo)42.127222222222-5.9222222222222Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 13,67 km² (1 367 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcubilla de Nogales (Provinco Zamoro)
Alcubilla de Nogales (Provinco Zamoro)
DEC
Alcubilla de Nogales
Alcubilla de Nogales
Situo de Alcubilla de Nogales
Alcubilla de Nogales (Hispanio)
Alcubilla de Nogales (Hispanio)
DEC
Alcubilla de Nogales
Alcubilla de Nogales
Situo de Alcubilla de Nogales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcubilla de Nogales [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 97 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun San Esteban de Nogales (Leono), Alija del Infantado (Leono), Villageriz kaj Arrabalde.

Estas dolmenoj, kiel atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti