Aldearrodrigo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Aldearrodrigo estas tradukebla etimologie al Domaro de Rodrigo.

Aldearrodrigo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37797 • 37110
Demografio
Loĝantaro 146  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 5° 48′ U (mapo)41.110555555556-5.8063888888889Koordinatoj: 41° 7′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 8,41 km² ( 841 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldearrodrigo (Provinco Salamanko)
Aldearrodrigo (Provinco Salamanko)
DEC
Aldearrodrigo
Aldearrodrigo
Situo de Aldearrodrigo
Aldearrodrigo (Hispanio)
Aldearrodrigo (Hispanio)
DEC
Aldearrodrigo
Aldearrodrigo
Situo de Aldearrodrigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldearrodrigo [+]
vdr
Urbodomo.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 8,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. La rojo Rivera de Cañedo kaj la valo kiun ĝi formas determinas la pejzaĝon de Aldearrodrigo, separante la cerealkampojn de la sudo disde la kverkarbaraj montoj de la nordo. Kvankam ties akvokvanto estas malgranda aktuale, la amplekso de la valo sugestas, ke iam estis pli granda rivero. La nomo de Rivera de Cañedo referencas al la abundo kanejoj kaj kareksejoj kiuj estas taŭgaj hejmoj de akvobirdoj.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti