Aldeaseca de la Frontera

Aldeaseca de la Frontera estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Aldeaseca de la Frontera estas tradukebla etimologie al Seka Domaro de la Landlimo alude al la limo inter la mezepokaj regnoj Kastilio kaj Leono, estante ĝi en la Regno Leono.

Aldeaseca de la Frontera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 5° 12′ U (mapo)40.941666666667-5.2077777777778Koordinatoj: 40° 57′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 24,3 km² (2 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeaseca de la Frontera (Provinco Salamanko)
Aldeaseca de la Frontera (Provinco Salamanko)
DEC
Aldeaseca de la Frontera
Aldeaseca de la Frontera
Situo de Aldeaseca de la Frontera
Aldeaseca de la Frontera (Hispanio)
Aldeaseca de la Frontera (Hispanio)
DEC
Aldeaseca de la Frontera
Aldeaseca de la Frontera
Situo de Aldeaseca de la Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeaseca de la Frontera [+]
vdr
Mudeĥarstila absido de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 280 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti