Dobolii de Jos
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Aldoboly)
Dobolii de Jos [dobolij de ĵos] (hungare Aldoboly [ALdoboj]) estas vilaĝo en Rumanio sude de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1 425 loĝantojn (hungaroj), en 1956 estis 809 (98 % hungaroj). Je ĝia unua skriba mencio en 1461 ĝi estis triseĝa sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre ĝi apartenas al Ilieni.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Ferenc Orbán (1847-?) verkisto, vojaĝisto.
- Zoltán Hollaki (1856-?) verkisto, vojaĝisto.
- Vitus Szánthó (1878-1955) juristo, verkisto, tradukisto de George Coşbuc, rumana poeto, redaktoro de Független Székelység (Sendependa Sikularo).