Algis

vira persona nomo

Algis estas litovlingva vira persona nomo. La nomo ofte konsideratas mallongigo de la nomoj AlgimantasAlgirdas, sed en memstara formo ankaŭ estas personaĵo el la litova mitologio, dia mesaĝisto aŭ heroldo (dievų pasiuntinys arba šauklys), de la litova vorto algoti, "krii"[1][2].

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Algis Budrys (1931–2008), litova-usona verkisto
  • Algis Čaplikas (naskiĝis en 1962), litova politikisto
  • Algis Oleknavičius (naskiĝis en 1947), germana litovdevena biciklisto
  • Algis Vaičeliūnas (naskiĝis en 1964), litova generalo

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 69
  2. etimologio de litovaj personaj nomoj Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle)