Malfermi la ĉefan menuon

la altebenaĵo Ali sterniĝas 4 400 metrojn super la marnivelo en okcidenta Tibeto. Ĝi konsistigas trionon de la totala areo de Tibeto. En Ali, sur ĉiu kvadrata kilometro loĝas meznombre nur 0.16 homo, tie kuŝas mil kilometroj da "senhoma dezerto". Sekve Ali fariĝis la plej kurioza loko sur la mistera Tibeta Altebenaĵo.

La Regno GugeRedakti

Ali estas alloga pro siaj amasoj da malfacile solveblaj enigmoj, el kiuj unu estas Guge-regno. Laŭ historia libro en la tibeta lingvo 16 reĝoj sinsekve regis Guge-regnon kaj ĝi disfalis en la 17-a jarcento. La problemo, kiu plej interesis la arkeologojn, estas: tiu regno kun centmil loĝantoj prosperis siatempe, tamen la trovita ruino de ĝia ĉefurbo kaj ĉiuj logeblaj kavernoj povis enteni nur proksimume 2 000 homojn.

Sekve ekspedicioj iris sur la altebenaĵon unu post alia por esplori la misteran regnon. Post kelkjara ordigado kaj studado arkeologoj konkludis, ke ĝi estas la plej granda budaisma kaverna ruino el tiuspecaj kavernoj ĝis nun trovitaj en Tibeto. Laŭ nekompleta nombrado tie troviĝas proksimume mil kavernoj, kiuj plejparte servas kiel loĝejoj, meditejoj kaj tenejoj por bonzoj, parte por statuoj kaj freskoj kaj preĝejoj. La kavernoj estas unu-, du-, tri- kaj plurĉambraj kun diversaj tegmentoj.

La KavernaroRedakti

Ĉar la kavernoj estis fositaj sur malkompakta sabloroka montdeklivo, tial en ili estis neeble ĉizi ŝtonojn por statuoj. Oni povis nur ŝmiri la murojn per tavolo da argilo miksita kun pajlo kaj poste kalki ilin. Oni faris sur la muroj freskojn kaj statuojn. Similaĵoj videblas ankaŭ en Dunhuang kaj Xinjiang en okcidenta Ĉinio.

En la kaverno numero 1, Dongga B, oni trovis tibetlingvajn epigrafojn, kiuj plejparte defalis. Nun legeblas nur apartaj vortoj, kiel ekzemple nomoj de la loko kaj kavernoj, majstroj de la konstruado k.a. Malgraŭ tio, tiuj antikvaj restaĵoj liveris indikojn pri la konstrutempo de la kavernoj, la koncernaj religiaj personoj kaj aliaj. Eltrovo de la ŝtonkavernaro de Dongga kaj Piyang ne nur plenigis grandan blankon de la antikva ŝtonkaverna arto de okcidenta Tibeto, sed pli grave malkovris lokon okupatan en la okcidenta parto de Tibeto en la antikva epoko de Azio.

FreskojRedakti

La tieaj freskoj plejparte estis faritaj per lokaj mineralaj farboj. Malgraŭ atako de sabloventoj dum multaj jaroj, ili ne senkoloriĝis. Ili prezentas budaojn, bodisatvojn, bikŝuojn, flugajn apsarojn, mandalojn kaj kultadojn, kaj estas ankaŭ diversaj ornamaj desegnaĵoj.

La freskoj en la kavernoj numeroj 1 kaj 2 en Dongga A kaj la kaverno numero 1 en Dongga B estas la plej ĉarmaj. Tiuj kavernoj estas kvadrataj kun tegmentoj ebena, en formo de inversigita funelo aŭ plurtavolaj samcentraj cirkloj. La kaverno numero 1 en Dongga A, 6,65 m profunda kaj larĝa, kaj 5.65 m alta de la plafono ĝis la fundo, estas la plej granda. La kaverno estas plene kovrita de freskoj diverstemaj: La supro kovriĝas per 9-tavolaj desegnajoj, el kiuj la plej okulfrapaj estas bildoj de kvin cervoj, ok feniksoj, kvar drakoj, paro da kokoj starantaj vizaĝon al vizago, tigro pelanta tri ŝafojn, paro da anseroj starantaj vizagon al vizago, kaj bildoj de diverspozaj, viglaj bestoj kaj tiuj de diverspozaj dancistinoj kaj muzikistoj. Meze de 1a muroj estas pentritaj mandaloj: laŭ situo de la Budao kaj liaj servistoj ili plejparte estis vajradhatu-aj mandaloj. Malsupre de la mandalaj bildoj estas pentraĵoj pri la Budao predikanta sutron, subigo de demono, elefanta batalo, unua kaj refoja turniĝado dum preĝado, nirvano de la Budao, konstruo de stupao ktp. En la kaverno numero 2 de Dongga-vilaĝo vidiĝas freskoj de milbudaaj bildoj kun mandala supro. En la randoj estas pentraĵoj de multvizaĝaj kaj multbrakaj dioj, iuj el ili kun besta kapo. Historia ben-religia libro de Tibeto notas, ke dioj de benreligio estas ĉevalkapa, tigrokapa, kaprokapa, ĉiuj kun homa korpo. Kredeble Ali estas unu el la luliloj de la frua ben-religio, kaj bildigas diojn kaj spiritojn de ĝi.

Historia SignifoRedakti

La arkeologia esplorado montris, ke budaismaj kavernaj freskoj en la okcidenta parto de Tibeto ekzistas ne nur en Dongga kaj Piyang, sed ankaŭ en aliaj lokoj de la vasta altebenaĵo ĉirkaŭ Guge-regno. Geografie Ali situas en la nodo de la regionoj, kie furoris Mez-Azia kaj Sud-Azia budaismo. Laŭ la maniero, stilo, trajtoj de la hom- kaj bestfiguroj kaj aliaj aspektoj de la freskoj en la kavernaro de Dongga kaj Piyang, oni trovis tre intiman rilaton inter ili kaj la budaisma arto de Mez-Azio kaj SudAzio. Ekzemple en la freskoj la birdoparoj, bestoparoj kaj la ornamaĵoj prezentis unu el la trajtoj de la antikva persa arto de Mez-Azio. La longaj roboj kun triangula borderita kolumo en la freskoj estis ordinaraj ankaŭ en la kavernoj de Dunhuang, regata de Tubo-regno. Tio montras kulturan rilaton inter ili. Tial, la kaverna arto de okcidenta Tibeto montras, ke ĝi iaparte estis enkondukita el SudAzio kaj havis rektan rilaton kun la religia arto de la sekreta sekto de Hindio, kaj tre kredeble gi ĉerpis certan arton de tiuj budaismaj artoj de Mez-Azio. De eltrovo de la kavernaro de Dongga kaj Piyang ĝis nun tibetaj kaj han-aj arkeologoj, historiistoj kaj tibetaj lingvistoj faris esploradon pri la formoj de la kavernoj, enhavo de la freskoj, epigrafoj, ingrediencoj de la farboj, kaj esperas, ke tiuj esploros levos la misteran vualon super la kaverna arto de Ali.