Aliflekseblo (vortokunfando inter "aliseksemo" kaj "fleksebla," kaj kalkeo de simila vortokunfando en la angla, heteroflexibility) estas formo de seksa orientiĝosituacia seksa konduto, karakterizata per minimuma samseksema aktiveco en alie ĉefe aliseksema orientiĝo, kiun oni distingas de ambaŭseksemo. Iuj aŭtoroj karakterizis ĝin kiel "plejparte alisekseman."[1] Oni priskribis ankaŭ la korespondan situacion en plejparte samseksemaj homoj kun minumuma aliseksema aktiveco, samflekseblo.[2]

Naciaj enketoj en Usono kaj Kanado montras, ke 3 ĝis 4 elcento da viraj adoleskantoj, kiam donata la elekto de termino, kiu plej multe priskribas siajn seksajn sentojn, dezirojn, kaj kondutojn, priskribas sin kiel "plejparte" alisekseman. Kvankam "tute aliseksema" estas la plej ofte memelektita idento, "plejparte aliseksema" estis la dua plej granda.[3] El la 160 viroj intervjuitaj por enketoj en 2008 kaj 2009, preskaŭ unu el ĉiu oko raportis samseksajn allogojn, fantaziojn, kaj deziratojn. La plimulto havis tiajn sentojn ekde la mezlernejo; kelkaj aliaj evoluis ilin pli laste. Kaj en nacia specimeno de junaj viroj, kies averaĝa aĝo estis 22, la "plejparte aliseksema" proporcio plimultiĝis, kiam ili respondis al la sama demandaro post ses jaroj. Eĉ pli alta procento da post-mezlernejaj junaj plenaĝaj viroj en Usono, Nov-Zelando, kaj Norvegio faris la saman elekton.[4]

En 2010 Emily Ambrose rimarkis, ke la plimulto da enketoj pri aliflekseblo koncentris sin al junaj viroj kaj virinoj, precipe blankaj virinoj en altlernejoj.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Thompson, E.M.; E.M. Morgan (2008). “"Mostly straight" young women: Variations in sexual behavior and identity development”, Developmental Psychology 44 (1), p. 15–21. doi:10.1037/0012-1649.44.1.15. 
  2. Keppel, Bobbi (2006). “Affirmative Psychotherapy with Older Bisexual Women and Men”, Journal of Bisexuality 6 (1–2), p. 85–104. doi:10.1300/J159v06n01_06. 
  3. Savin-Williams, Ritch C., Kara Joyner, and Gerulf Rieger. "Prevalence and stability of self-reported sexual orientation identity during young adulthood."Archives of sexual behavior 41.1 (2012): 103-110.
  4. Mostly Straight, Most of the Time. goodmenproject (2010-11-03). Alirita 2011-01-30.
  5. Ambrose, Emily (2009). “Heteroflexibility: Bending the Existing Label Triangle”, Colorado State University Journal of Student Affairs (43), p. 69–75.