Allan Kardec Afonso Costa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Allan Kardec Afonso COSTA (naskiĝis la 22­an de septembro 1914 en Uberaba; mortis la 26­-an de aŭgusto 2015 en Belo Horizonte) bankoficisto, estis brazila esperantisto, kiu verkis vortaron. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Allan Kardec Afonso Costa
Persona informo
vdr

Li naskiĝis en Uberaba kaj en 1940 translokiĝis al Belo Horizonte. Tie, Allan Kardec instruis Esperanton ĉe la institucio União Espírita Mineira.

Post sia emeritiĝo, en 1969, li dediĉis al verkado de du gravaj vortaroj: “Novo Dicionário Português/Esperanto” kaj “Dicionário Completo Esperanto/Português”, eldonitaj de Brazila Spiritisma Federacio. Li estis fekunda tradukisto el la portugala al Esperanto.

Li estis redaktoro de “Esperanto Aldono” (oficiala organo de la " Grupo Esperanto kaj Frateco" de Bagé), “Boletim de Esperanto” (Belo Horizonte) kaj de “Esperanto Triumfanta” (oficiala organo de "Sociedade Mineira de Esperanto"). La 3­an de oktobro 1980, Allan Kardec fondis la entrepenon “Spiritisma Librovendejo Emanuelo” en Belo Horizonte, kie li vendis spiritismajn kaj esperantajn librojn.

Verkoj

redakti

Tradukoj

redakti