Brazila Spiritisma Federacio

Emblemo de Brazila Spiritisma Federacio
Portreto de marŝalo Ewerton Quadros (1a prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio)
Fasado de la sidejo de la Federacio en Braziljo, Brazilo

Brazila Spiritisma Federacio - BSF (portugale Federação Espírita Brasileira - FEB) estas civila, religia, kultura kaj filantropa organizo kies celo estas i.a. kunigi la brazilajn spiritistajn societojn.[1] Ĝia sidejo estas en Braziljo. Ĝin fondis en sia hejmo[2] la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. Ĉeestis la fondon pliaj dek unu personoj, inter kiuj estis marŝalo Francisco Raimundo Ewerton Quadros, kiu fariĝis la unua prezidanto de la Federacio.[3]

Enhavo

Aliaj celojRedakti

  • Pristudadi spiritismon teorie, eksperimente kaj praktike
  • Observadi kaj diskonigadi ĝiajn instruojn
  • Praktikadi spiritan, moralan kaj materian karitaton favore al bezonantoj, sendepende de ilia religio.

Fakaj Asocioj ligitaj kun BSFRedakti

 
Salono interne de la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio en Braziljo, Brazilo
  • Associação Brasileira de Divulgadores do Espiritismo – ABRADE
  • Associação Brasileira dos Magistrados Espíritas – ABRAME
  • Associação Brasileira de Artistas Espíritas – ABRARTE
  • Associação Médico-Espírita do Brasil – AME
  • Associação Brasileira de Psicólogos Espíritas – ABRAPE
  • Associação Jurídico-Espírita do Brasil – AJE
  • Cruzada dos Militares Espíritas – CME
  • Instituto de Cultura Espírita do Brasil – ICEB
  • Associação Brasileira de Esperantistas Espíritas - ABEE (Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritistoj - BAES)[4]

Esperanta FakoRedakti

Leopoldo Cirne, kiel prezidanto de la Brazila Spiritisma Federacio, publikigis en Reformador artikolon de J. Camille Chaigneau (franca spiritisto) pri Esperanto kaj ties utileco por spiritismo. Laŭ Reformador la artikolo estis jam aperinta en 1908, en la revuo de Gabriel Delanne, kaj poste represita en La Vie d’Outre-Tombe, el Charleroi, sub la titolo Esperanto kaj Spiritismo.[5]. En 1937 establiĝis en Brazila Spiritisma Federacio Esperanta Fako sub la gvidado de Ismael Gomes Braga, kiu tiam komencis eldonadi per la eldona fako de BSF diversajn Esperantajn verkojn (i.a. tradukojn, lernolibrojn, legolibrojn kaj antologiojn). Ismael direktis la departementon ĝis sia forpaso. Nuntempe la direktoro de la departemento estas Affonso Borges Gallego Soares.[6] La Federacio ofertas Esperanto-kursojn en ambaǔ sidejoj.[7]

Prezidantoj de BSFRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. KARDEC, Allan. A prece: conforme o Evangelho segundo o Espiritismo [La preĝo: laŭ la Evangelio laŭ Spiritismo]. 52a eld. Rio-de-Ĵanejro: FEB, 2005
  2. Adreso: Rua da Carioca, 120, supra etaĝo, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
  3. Historiaj notoj el la retejo de Brazila Spiritisma Federacio
  4. Fejsbuka paĝo de BAES
  5. Eltiro el la artikolo Esperanto en la Brazila Spiritisma Movado legebla en la retejo de Brazila Spiritisma Federacio, en kiu estas la tuta Esperantlingva teksto de la menciita artikolo el 1909.
  6. Laŭ historia artikolo el Reformador, februaro 2009
  7. Pri la horoj de funkciado de ambaǔ sidejoj