Conselho Federativo Nacional da FEB

Conselho Federativo Nacional da FEB (Nacia Federacia Konsilantaro de BSF), mallongigo CFN, estas la organo unuiga kaj federaciordiga de Brazila Spiritisma Federacio. CFN estis kreita la 5-an de oktobro 1949, pere de Pacto Áureo, kaj instalita la 1-an de januaro 1950.

CFN, kiel reprezento de la brazila spiritisma movado, plenumas funkciojn diskutajn, normigajn, gvidajn, kunordigajn kaj kontrolajn. Ĉiuj funkcioj de CFN plenumiĝas kun la celo antaŭenigi la unuiĝon de spiritistoj kaj spiritismaj institucioj en Brazilo kaj labori por la unuiĝo de la spiritisma movado, por plifortigi la taskon disvastigi spiritismon.

CFN estas kunmetita de la prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio, kaj reprezentanto de institucio agnoskita de CFN en ĉiu subŝtato. Jaraj ordinaraj kunvenoj okazas en novembro en la sidejo de BSF en Braziljo.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝaro de BSF portugale