Affonso Borges Gallego Soares

Affonso Borges Gallego Soares (Affonso Soares) (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, la 28an de oktobro 1940) estas brazila esperantisto, emerita bankoficisto, estrarano de Brazila Spiritisma Federacio de 1978 ĝis 2015, kunredaktoro de ties oficiala organo Reformador.

Affonso Borges Gallego Soares
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1940 (1940-10-28) (83-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperantoportugalafranca
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Konatiĝis kun Esperanto en la jaro 1961 okaze de vizito al brazila verkistino kaj mediumino Yvonne do Amaral Pereira, kiu lin instigis al lernado de la lingvo. Li vizitis kursojn ofertatajn de Brazila Esperanto-Ligo kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en sia naskiĝurbo. Dum multe da jaroj li gvidis, en la Federacio, kursojn de Esperanto kaj grupojn por studado de spiritismo en la Internacia Lingvo. En sia poresperanta agado li ankoraŭ prelegas, verkas artikolojn por la revuo Reformador kaj tradukas spiritismajn tekstojn. Li ankaŭ estas prezidanto de la Konsilantaro de la Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz.[1]

Tradukoj

redakti

Reviziinte unu lian provtradukon en la jaro 1964, Ismael Gomes Braga instigis lin al Esperantigo de spiritismaj verkoj, el kio rezultis jenaj tradukoj:

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Biografiaj informoj eltiritaj el pluraj numeroj de Reformador