Emmanuel (sonorilo)

Alegoria bildo reprezentante la mediumon Chico Xavier, psikografie skribante mesaĝon de Emmanuel

Emmanuel estas spirito tre konata en brazila spiritisma rondo. Li estas la protektanta spirito de Brazilo.

Emmanuel estas unu el la Superaj Spiritoj, gvidantaj Brazilon, sub la Ĝenerala Direktado de Iŝmael. Hodiaŭ jam tre progresinte, Emmanuel antaŭ pli ol du mil jaroj okupis ja malaltan rangon en la spirita hierarkio: li estis "malsupera Spirito", aŭ, laŭ la ordinara dirmaniero, malica homo, portanta riproĉindajn malvirtojn, kiajn bedaŭrinde posedas la plej granda parto de la homaro. Li devis do multe suferi pro sia granda neperfekteco; por kompensi tiom da eraroj, li trapasis longan serion da turmentaj reenkarniĝoj, ĝis li povis forlavi de sia spirito ĉiujn makulojn, per kiuj li mem sin nigrigis.

Li enkarniĝis kiel Publio Lentulo Sura, konsulo, kaj poste kiel Publio Lentulo Kornelio, Roma senatoro. 50 jarojn poste li enkarniĝis kiel Nestorio, sklavo de cenzoro Fabio Kornelio. Post tiu vivo oni konas nur la enkarniĝojn, en kiu Emmanuel aperis kiel pastro Manuel da Nóbrega, fondinto de urbo San-Paŭlo, kaj pastro Daminano en Hispanio. En la 19-a jarcento kiel spirito li akiris la pseŭdonimon Emmanuelo kaj helpis al Allan Kardec en verkado de La Evangelio laŭ spiritismo kaj poste verkis pere de Francisco Cândido Xavier en la 20-a jarcento. En 1940 li verkis la mesaĝon "La misio de Esperanto", kiu konsilas al spiritistoj lerni la lingvon. Ĉi tiu konsilo tre vigligis la movadon en Brazilo.

Verkoj tradukitaj al Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti