Andreo Ludoviko estas la plumnomo de Spirito kiu diktis 16 spiritismajn verkojn, konatajn kiel la Serion de Andreo Ludoviko, eldonitan de Brazila Spiritisma Federacio. Lia unua libro estas Nia Hejmo, en kiu li rakontas, ke li estis brazila kuracisto, kiu vivis en la urbo Rio-de-Ĵanejro. En la antaŭparolo de la verko Nia Hejmo, Emmanuel, prezentas Andreon Ludovikon kiel "Nova Amiko" kaj klarigas kial li ne povas riveli la veran nomon de tiu brazila kuracisto, por ne kompromiti la familianojn ankoraŭ vivantajn. Jen tie ĉi sube la menciita antaŭparolo, kun traduko de la renoma tradukisto L. C. Porto Carreiro Neto.

Nova amiko redakti

Antaŭparoloj ordinare prezentas aŭtorojn, glorante iliajn meritojn kaj teksante konsideradojn pri ilia persono. Ĉi tie okazas alie: vane miaj enkarnaj amikoj elserĉus ian kuraciston “Andreo Ludoviko” en la konvenciaj nomaroj. Anonimeco iafoje naskiĝas el la ĝusta kompreno kaj el la vera amo. Por la pagado de kulpa pasinteco, aliiĝas ĉe la reenkarniĝo la ordinare uzataj nomoj. Fariĝas kelkatempa forgeso, kiel beno de la Dia Favorkoreco. Ankaŭ Andreo Ludoviko devis tiri la kurtenon antaŭ sin. Tial mi ne povas prezenti la iaman surteran kuraciston kaj aŭtoron-homon, sed nur la novan amikon kaj fraton en la Eterno.

Por alporti altvalorajn impresojn al la teraj kunuloj, li devis formeti de si ĉiajn konvenciojn, inkluzive sian propran nomon mem, por ne vundi amatajn korojn, ankoraŭ envolvitajn en la malnovaj manteloj de la iluzio. Kiuj rikoltas la jam maturajn spikojn, tiuj ne ofendu la homojn nur nun plantantajn, nek malhelpu la verdan kreskaĵaron, ankoraŭ en florado. Ni ja konfesas, ke ĉi tiu libro ne estas unika: aliaj Estuloj jam pritraktis la transtombajn vivokondiĉojn... Ni tamen jam longe deziris en nian spiritan Rondon enkonduki iun, kiu povus konigi al aliaj la valoron de sia propra sperto, kun ĉiuj detaloj taŭgaj por la perfekta kompreno de la ordo, sub kiu agadas la laboremaj kaj bonintencaj elkarniĝintoj en la sferoj neatingeblaj por la homa rigardo, kvankam streĉe ligitaj kun via planedo.

Multaj amikoj certe ridetos ĉe iuj lokoj de ĉi tiu rakonto. Kio esta neordinara, tio en ĉiuj tempoj miregigas. Kiu ja, sur la Tero, antaŭ kelke da jaroj ne ridetus, se iu parolus al li pri aviado, elektro, radiofonio? Surpriziĝo, konfuzo kaj dubo estas sentoj de ĉiuj lernantoj, kiuj ankoraŭ ne trapasis la koncernan lecionon. Tio estas tute natura, tute pravigebla. Ni do nenian vorton dirus pri aliula impreso: ĉiu leganto devas mem analizi tion, kion li legas. Ni tial ĉi tie parolas sole nur pri la esenca celo de ĉi tiu verko. Spiritismo nun gajnas rimarkindan nombran gravecon.

Miloj da homoj interesiĝas pri ĝiaj laboroj, aspektoj, eksperimentoj. Tamen, sur ĉi tiu vastega kampo de novaĵoj, la homo ne devas malzorgi sin mem. Ne sufiĉas esplori fenomenojn, buŝe aliĝi al la movado, plinombrigi la nomaron de adeptoj, instrui aliajn pri la Doktrino, sin doni al prozelitismo kaj konkeri favorojn de la publika opinio, kiel ajn respektinda ĉi tiu estas. Nepre necesa al ĉiu estas zorgi pri la konado de siaj grandegaj kapabloj kaj ilin uzi en la laboroj de la Bono. La terano ne estas ia senhavulo: li estas de Dio filo, vestita per karno, en konstrua laborado; lernanto en altvalora instruejo, kie li devas lerni altiĝi. La homa batalado estas lia oportuno, laborilo, libro.

La interrilatoj kun la nevidebla mondo estas sankta movado, aganta por la restarigo de la Kristanismo pura; neniu homo tamen malzorgu siajn proprajn bezonojn tie, kie li staras laŭ la volo de la Sinjoro. Andreo Ludoviko ĉi tie sciigas vin, kara leganto, ke la plej granda surprizo, kiun faras al ni la karna morto, estas tio, ke ĝi starigas nin vizaĝo kontraŭ vizaĝo antaŭ nia propra konscienco, kie ni konstruas ĉielon, haltadas en purgatorio aŭ falas en inferan abismon; li memorigas, ke la Tero estas sankta laborejo, kaj neniu ajn ĝin malŝatas, ne eksciante la koston de la terura eraro, en kiun li kondukis sian koron mem.

Konservu al vi en la libro de via animo lian sperton. Ĉi tiu tre klare diras, ke al la homo ne sufiĉas alkroĉiĝi al la pure homa ekzistado, sed li devas ĝin digne uzadi; ke la paŝoj de la kristano, en ĉia ajn religia kultejo, devas vere direktiĝi al la Kristo, kaj ke, sur nia doktrina kampo, ni ja bezonas Spiritismon kaj Spiritualismon, sed, multe pli multe, Spiritecon.

EMMANUEL (*)

Pedro Leopoldo, la 3-an de Oktobro 1943.

Listo de libroj psikografiitaj de Chico Xavier kaj diktitaj de Andreo Ludoviko[1] redakti

  1. Nia Hejmo, 1944, esperantigita de L. C. Porto Carreiro Neto (1959)
  2. La Senditoj, 1944, esperantigita de Gonçalo Neves (2018)
  3. Misiistoj de la Lumo, 1945
  4. Laboristoj de la Eterna Vivo, 1946, esperantigita de Paulo Sérgio Viana (2019)
  5. En Pli Granda Mondo, 1947, esperantigita de Carlos de Almeida Wutke (1977)
  6. Kristana Agendo, 1947, esperantigita de Allan Kardec Afonso Costa (1947)
  7. Liberiĝo, 1949
  8. Inter la Tero kaj la Ĉielo, 1954
  9. Sur la Kampo de la Mediumeco, 1955
  10. Ago kaj Reago, 1957, esperantigita de L. C. Porto Carreiro Neto (1963)
  11. Evoluado en Du Mondoj, 1958
  12. Mekanismoj de la Mediumeco, 1959
  13. Spiritisma Konduto, 1960
  14. Sekso kaj Destino, 1963
  15. Malobsedo, 1964
  16. Kaj la Vivo Daŭras Plu... 1968

Referencoj redakti

  1. La datoj indikas, kiam la verko publikiĝis en Brazilo.

Vidu ankaŭ redakti