Almenara de Tormes

Almenara de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.[1] Almenara etimologie derivas el araba المنارة (al-manāra), «la gvatoturo»[2] kaj Tormes estas la trafluanta rivero.

Almenara de Tormes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37115 • 37...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 299  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 5° 49′ U (mapo)41.064166666667-5.8233333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 19,29 km² (1 929 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almenara de Tormes (Provinco Salamanko)
Almenara de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
Almenara de Tormes
Almenara de Tormes
Situo de Almenara de Tormes
Almenara de Tormes (Hispanio)
Almenara de Tormes (Hispanio)
DEC
Almenara de Tormes
Almenara de Tormes
Situo de Almenara de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almenara de Tormes [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 254 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 19 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj de prahistoriaj tempoj, sed la setlejo mem fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Sistema de información geográfico agrario (SIGA). Comarca agraria de Ledesma». Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente. Arkivita el la originalo la 9an de Julio 2012. Konsultita la 27an de Marto 2022.
  2. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 68.