Alonso De León (n. ĉ. 1639 - m. en 1691) estis hispana esploristo kaj guberniestro, kiu estris plurajn ekspediciojn en la regionon de hodiaŭaj nordorienta Meksiko kaj suda Teksaso.

Alonso de León
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1639 (1639-01-01)
en Cadereyta Jiménez
Morto 1-an de januaro 1691 (1691-01-01) (52-jaraĝa)
en Coahuila
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioMeksiko
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Li naskiĝis en 16391640 en la hispana kolonio Cadereyta Jiménez, lokita en la provinco Nuevo León de Nova Hispanio. Li estis la tria filo de Alonso De León and Josefa González.[1]. Por diferencigi lin el lia patro (alia eminentulo de la kolonio), oni kelkfoje aldonis la esprimon "El Mozo" ("la plijuna") al lia nomo.

De León estis edukita kaj trejnita en Hispanio, cele al militŝipa kariero. Li revenis al Nuevo León en 1660, kie li oftfoje organizis ekspediciojn kaj cetere administris salminojn. Li edziĝis kun Agustina Cantú kaj havis ses infanojn. En 1689 kaj post plurjara serĉado, li finfine malkovris la ruinigitan francan kolonion Fort Saint-Louis, fonditan de René Robert Cavelier de La Salle ĉe la teksasa marbordo.

De León iĝis la urbestro de Cadereyta ekde 1667 ĝis 1675. Li estis la guberniestro de Nuevo León ekde 1682 ĝis 1684, kaj tiu de la regiono Coahuila ekde 1687.

Notoj redakti

  1. Chipman and Joseph (1999), p. 24.

Bibliografio redakti