Alorizo
La alorizo estas radiktipo de dukotiledonaj plantoj. La alia radika tipo nomiĝas homorizo.
Kreskas la radikpinto rekte al ĉefa radiko, kiu fariĝas pli granda ol la flankaj radikoj, tiu radiksistemo nomiĝas alorica. La ĉefa radiko kreskas rekte en la grundon kaj la flankaj radikoj de la unua rango kreskas horizontale. Se la ĉefa radiko estas multe pli forta ni parolas pri palisradiko. Se la ĉefa radiko kreskas pli malforte ol la flankradikoj oni parolas pri malprofundradika planto.
Etimologio
redaktiLa termino venas el la helenaj vortoj állo(s) (αλλ) „diversa“ kaj rhizoma (ῥίζωμα) „radiko“.
Literaturo
redakti- germane Kull,Ulrich:Grundriss der Allgemeinen Botanik, dua eldono, Stuttgart 2005