Homorizo
Homorizo estas botanika esprimo kiu priskribas la radiksistemon de plantoj. Ĉe homoriza radiksistemo ĉiuj radikoj venas de la ŝoso de la planto, do la radikoj estas morfologie samrangaj. Se plantoj havas radikon unuarangan, duarangan ktp oni nomas tion alorizo.
Du tipoj
redaktiOni distingas du tipojn de homorizo:
- Primara homorizeco: radikartipo de Pteridofito kiel ekzemple filiko, ĉe kiu mankas la ĉefa radiko kaj la aliaj radikoj estas samrangaj kaj ŝosdevenaj.
- Sekundara homorizeco: radikartipo de unukotiledonaj plantoj kaj unuopaj dukotiledonaj plantoj kiuj havas nur ŝosdevenajn kaj kies ĉefradiko jam frue en la ontogenezo formortas.
Etimologio
redaktiLa esprimo estas kombino de la greka homós (ὁμός) „sama“ kaj rhizoma (ῥίζωμα) „radiko“.
Literaturo
redakti- Ulrich Kull. (2005) Grundriss der Allgemeinen Botanik. Stuttgart: Schweizerbart. ISBN 3510652185.