Alpopaŝtejo

(Alidirektita el Alppaŝtejo)

Alpopaŝtejo estas surmonta teritorio, kie montaraj kamparanoj dumsomere paŝtas siajn bovarojn kaj bestarojn.

Alpopaŝtejo en Pieve di Cadore en Italio

Alpopaŝta ekonomio redakti

La alpopaŝta ekonomio estas praktikata en altmontaraj regionoj en diversaj partoj de la mondo, kie klimataj sezonoj permesas la ekspluatadon de certaj teritorioj nur sezone. Vaste konata la alpopaŝtado estas en la alpaj landoj Svislando, Aŭstrio, Francio kaj Italio. la vorto alpopaŝtado deduktiĝas de la Alpoj, sed alpopaŝtado nature estas konata ankaŭ en aliaj montaroj ĉie en la mondo. Ĉar dum vintro la altmontaraj paŝtejoj estas kovritaj de neĝo oni povas ilin utiligi nur somere. Tial en printempo la kamparanoj donas siajn bestojn (bovojn, ŝafojn, kaprojn) al la gvidado de alpopaŝtistoj, kiuj la somerajn monatojn pasigas kun la bestoj sur la altmontaraj paŝtejoj. La lakton melkitan dumsomere sur la alpopaŝtejoj kutime estas perlaborita al butero kaj fromaĝo, kiun oni transportas al la valo kaj vendas. Ekzistas alpopaŝtejoj, kie troviĝas aertelferoj por transporti la lakton kaj fromaĝon al la valoj. Sur aliaj alpopaŝtejoj oni konservas la fromaĝon somere en specifaj konservejoj kaj ĝin vintre kun la bestoj alportas al la valo. Dum la bestaroj pasigas la someron sur la altmontaraj alpopaŝtejoj oni en la valoj tondas la herbon kaj konservas ĝin por povi nutri la bestojn dum la longaj vintroj en la valoj. En altaj montaroj ekzistas ofte diversaj ŝtupoj de la dumjara migrado de la bestaroj. Tiel la bestoj en printempo unue grimpas al la unua ŝtupo, la tiel nomitaj majaj setlejoj (en la alemana lingvo Maiäsääss) kaj poste dum la plej varmaj someraj monatoj supreniras al la plej altnivelaj paŝtejoj la efektivaj alpopaŝtejoj. En septembro aŭ oktobro ili revenas al al majaj setlejoj por tiam, kiam komenciĝas la vintro reveni al la valo.

Tradicia alposupreniro kaj alporeveno redakti

En diversaj montaraj regionoj al alposupreniro de la bovaroj estas grava tradicia festotago, kiun partoprenas la tuta vilaĝo. Oni ornamas la bestojn, kaj ekzistas en diversaj lokoj tradiciaj kutimoj, kiel la bovinoluktoj por difini la gvidobovinojn de la bovaroj.

Ekonomia signifo redakti

En Austrio ĉirkaŭ la jaro 2000 somere proksimume 500 000 bovoj pasigis la someron sur alpopaŝtejoj. En Svislando proksimume 380 000 bovoj pasigas someron sur alpopaŝtejoj kaj en Bavario 47 000. En Auŝtrio alpopaŝtejoj kovras proksimume 25% de la tuta agrukultura areo kaj en Svislando eĉ 35%.

Historio redakti

Diversaj arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke alpopaŝtado ekzistis jam dum bronzepoko en la 2-a jarmilo a.K.

Eksteraj ligiloj redakti