Alta-islanda lingvo
La alta-islanda lingvo (Háfrónska) estas purismega formo de la moderna islanda. Ĝi nomiĝis laŭ "høgnorsk" (alta-norvega), konservema formo de la norvega. La vorto "frónska" devenas de "frón", la parnasa nomo por Islando, kiu estis unu el la Ternomoj menciitaj en la Proza Edda. La alta-islanda plej emfazas “málgjörhreinsun” (purismegon), la plej ekstrema formo de lingvistika purismo. Pétur Þorsteinsson estas la prezidanto de la alta-islanda lingva movado. La lingvo havas nenian oficialan statuson en Islando.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Icelander.jpg/250px-Icelander.jpg)
Eksteraj ligiloj
redakti- Alta-islanda Lingvo Centro Arkivigite je 2010-03-29 per la retarkivo Wayback Machine