La altprema purigilo estas maŝino kiu, dank' al altprema akvoŝpruco, forigas malpuraĵojn kaj enkrustiĝojn de ajna solida surfaco .

Altprema purigilo uzata por purigi straton

Principo de funkciado redakti

Altprema purigilo kutime konsistas el:

  • altprema akvopumpilo;
  • elektra motoro ;
  • altprema akvohoso kun premoj ĝis 300 baroj, tamen, por specialaj aplikoj ekzistas maŝinoj kapablaj superi 1600 baroj (ekz. por forigi grafitiojn);
  • pistolo;
  • lanco;
  • spruĉpinto

La motoro funkciigas altpreman pumpilon, kiu per ceramikaj aŭ ŝtalaj piŝtoj premas la akvon. Speciala reguliga valvo ebligas reguligi la kvanton da akvo, kiun vi intencas recikli en la spruĉpinto, tiamaniere eblas variigi la rilatumon premo/fluo de la elflua akvo (tamen estas bona praktiko ne recikli akvon).

La premita akvo povas esti varmigita tra la bobeno de vaporkaldrono muntita sur la maŝino.

Sekureco redakti

La potenco de la altprema purigilo generas eblan danĝeron por la uzanto kaj por la ĉirkaŭa medio se uzite sen la atentoj, ĉefe pro la malpura aù infekta akvo. En internaj lokoj estas rekomendita uzi maskon.

Vidu ankaŭ redakti

  • Karcher Unua fabrikanto de altpremaj purigiloj

Fontoj redakti

  • laù Teknika Vortaro de Greziljono 2016 . - alta premo (laù PIV 2020)