La alunito estas mineralo de la klaso de la sulfatoj, malkovrita science en 1824. Sinonimoj de alunito estas jenaj: aluminilito, kalialunito kaj loŭigito.

Alunito el Utaho, Usono.

Tiu mineralo estis observata por la unua fojo en la 15-a jarcento en Tolfa, proksime de Romo, kie ĝi estis elfosita el kaverno por la fabrikado de aluminio.[1] Nomita dekomence aluminilito fare de Jean-Claude Delamétherie en 1797, tiu nomo estis mallongigita fare de François Beudant en 1824 al alunito.

Proprecoj redakti

Kemie temas pri hidrogena sulfato el aluminio kaj kalio, kiu ofte kunportas malpuraĵojn da fero kaj natrio, kiuj havigas al ĝi kolornuancojn.

Formado kaj kuŝejoj redakti

Temas pri mineralo generita per la agado de la sulfato, kiu povas formiĝi el pirito aŭ per la agado de solfataro, sur rokoj riĉaj en aluminio de la tipo de la ortoklazaj feldespatoj, normale akompanata de kaolinigo kaj siliciigo.

Mineraloj al kiuj ĝi aperas ofte asocia estas jenaj: kvarco, pirito, kaolinito, halojsito, gipso kaj diasporo.

Uzado redakti

Tiu mineralo estis uzita por datigo de sedimentoj per la metodo de la kalio-argono en metalaj kuŝŝejoj, el la datigo de la alunito kiu aperas plenigante la internon de truoj. Krome por la preparado de aluno. Krome por la akiro de metala aluminio kaj kaliajn sterkojn.

Notoj redakti

  1. Diversaj aŭtoroj (1910-1911). «Alunite». En Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica. A Dictionary of Arts, Sciences, Literature, and General information (en angla) (11a eldono). Encyclopædia Britannica, Inc.; aktuale en publika havaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti