América antes de Colón

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

América antes de Colón (Antaŭkolumba Ameriko) estas la dua libro (fakte kompilaĵo de ĵurnalismaj artikoloj jam publikigitaj ĉefe en "La Libertad") de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1930, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

América antes de Colón
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estas unu el du eseoj de la aragona verkisto (kun El problema religioso en México; católicos y cristianos), kiuj temas pri hispanamerikaj aferoj, fako pri kiu li laboris ĵurnalisme ĉefe por "La Libertad". Krome tiel oni evitis la cenzuron de la diktatura monarkio.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La esearo estas kompilaĵo de artikoloj, jam publikigitaj, pri la kontrasto inter la socioj kaj popoloj indiĝenaj de Ameriko antaŭ la alveno de hispanoj. Sender priskribas tre favore kaj eĉ naive la bonaĵojn de la indiĝenaj kulturoj por poste akre kritiki la koloniismon kaj imperiismon fare de hispanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Sender sekvas detale referencojn de verkoj, ĉefe rilate al la epoko de la hispana koloniado.

Ŝajne Sender intencis sekvi tiun temon per du aliaj verkoj, sed la fortaj ŝanĝoj kiuj okazis en la hispana socio inter 1930 kaj 1931: proklamo de la Dua Hispana Respubliko movis la aŭtoron al aliaj temoj, pli proksimaj al la hispana realo.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, América antes de Colón, Valencia, Cuadernos de la Cultura, 1930; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti