Amabieo
Amabieo (アマビエ Amabie?) estas legenda japana marvirino aŭ marviro havanta tri krurojn, kiu laŭlegende elvenas el la maro kaj profetas aŭ abundan rikolton aŭ epidemion.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/25/Higo_Amabie.jpg/300px-Higo_Amabie.jpg)
Ĝi ŝajne estas variaĵo de amabiko (アマビコ, 海彦, 尼彦, 天日子, 天彦, あま彦 ankaŭ amahiko?), krome nomata amahiko-nyūdo (尼彦入道?); kaj arie (アリエ?), kiu bildiĝas simisimila, birdsimila, aŭ sendorsa (kapopiedulsimila), kaj kutime 3-krura.