Amalienstraße 17 (Vajmaro)

La domo ĉe Amalienstraße 17 en Vajmaro (Germanujo) spektas al Poseck-ĝardeno. Ĝia utiligo estas ateliera respektive pinakoteka.

Amalienstraße, 2014

Historio

redakti

La ensemblo konsistas el du apudaj konstrueroj de sama alteco kun po kvar fenestraj aksoj sub komuna tegmento kaj po du lukarnoj. Diferenciĝas ili nur loke kaj farbe. Borderas de maldekstre alia konstruaĵo trietaĝa kun du fenestraj aksoj kaj fortimpresa rondarka portalo. Tie estas ankaŭ arthistoria memortabulo.

Estiĝis la tuto en 1840, eble laŭ planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray kiu ne tro for samstrate certe kreis la nunan Hotelon Amalienhof.

Teretaĝe troviĝis la gastejo Zum Stadtpark portante la popularan moknomon Letzte Träne (lasta larmo) pro oftaj kunvenoj de funebrantoj en kunteksto kun la apuda tombejo. Dum GDR-tempo estis live aĉethaleto de Handelsorganisation (HO).[1]. Ene estas nun fakvendejo por hobiaj kreivuloj.[2] La doma resto gastigas la hotelon Am Stadtpark.

Memoroj

redakti

Domenloĝintoj estis la pentristoj Arnold Böcklin, Christian Rohlfs kaj Franz Lenbach, kiel memorigas onin en supra etaĝo muntita tabulo.[3] Sur foto el la 1985 (de la menciita HO-magazeno) videblas emajla tabulo sen mencio de Christian Rohlf.

  1. bildkomparo fare de Zeitsprung.de
  2. Bastelladen Fricke
  3. Rolf Haage: Weimar: ein Führer durch die Klassiker-Stadt, Weimar 2011, Baustein und Bauwerk in Weimar (=Weimarer Schriften, 32), Weimar 1988, p. 95, ISBN 3-910053-08-4
50.9746311.32734