Amazonis Planitia ("Lando de Amazonoj", mitologiaj militistinoj) estas etenda milda ebenaĵo (Planitia) de la planedo Marso. Ĝi kuŝas inter la vulkanaj provincoj Tharsis kaj Elysium, okcidente de la vulkano Olympus Mons, en la kvadratoj Amazonis kaj Memnonia, centre en 24.8°N 196.0°E. La topografio de la ebenaĵo montras tre mildajn trajtojn je kelkaj diferencaj skaloj.[1] Granda parto de la Formacio Medusae Fossae estas en Amazonis Planitia.

Amazonis Planitia
aliplaneda ebenaĵo [+]
Koordinatoj25° 45′ 0″ N, 162° 54′ 36″ U 25.75-162.91Koordinatoj: 25° 45′ 0″ N, 162° 54′ 36″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  Amazonis Planitia [+]
vdr
Amazonis Planitia en blua koloro, plej supre kaj maldekstre.

La Amazona epoko (laŭ la nomo de la Amazonis Planitia) daŭris ekde antaŭ ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj ĝis nun.

Notoj redakti

  1. E. R. Fuller kaj J. W. Head, III, "GEOLOGIC HISTORY OF THE SMOOTHEST PLAINS ON MARS (AMAZONIS PLANITIA) AND ASTROBIOLOGICAL IMPLICATIONS." Lunar and Planetary Science XXXIII (2002). URL alirita la 19an de Aprilo 2006 kaj la 31an de Julio 2021.

Bibliografio redakti