Ambite estas hispana municipo de la Madrida Regiono, apuda kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi havas 677 loĝantojn kaj etendon de 26 km². La loĝdenso estas 19,69 loĝ / km². Inter la allogaĵoj de la municipo troviĝas la Palaco de Ambite: konstruita en 1623 de la markizoj de Legarda, ĝi estas el baroka stilo de la 17-a jarcento. Ĝi situas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, apud jarmila kverkaĵo el grandaj dimensioj. Monumento de la Okuloj: konstruita de Federico Díaz Falcón, ĝi konsistas el tri arkoj, kronitaj de araba tegmento. Dekduoj da kaheloj faritaj en Talavera de la Reina elstaras.