Ambulakra aparato
La ambulakra aparato estas specialigita anatomia strukturo unika al ekinodermoj (krinoidoj, marsteloj, eĥinoj, markukumoj) derivitaj de la celomo. Temas pri kompleksa sistemo de duktoj kaj rezervujoj plenigitaj per likvaĵo, kiu partoprenas en interna transporto, kaj kiuj hidraŭlikle aktivigas karnoplenajn elstaraĵojn nomatajn ambulakrajn piedetojn, kies eksteraj partoj povas plenumi diversajn funkciojn, kiel movado, gasinterŝanĝo, nutrado, alligiteco al la substrato kaj sensperceptado. La ambulakra aparato malfermiĝas al la ekstero tra la madrepora plato (krom en krinoidoj kaj holoturioj). La likvaĵo de la ambulakra aparato similas al marakvo, krom la ĉeesto de celomocitoj, proteinoj kaj pli alta koncentriĝo de kaliojonoj. En asteroidoj, la madrepora plato estigas la petran kondukon, kiu ligas al ringoforma kanalo, kiu etendiĝas ĉirkaŭ la tuta buŝo de la besto. Polivezikoj kaj Tiedemann-korpoj povas aperi apud la ringoforma kanalo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Altaba, C. R., 1991. Invertebrats no artròpodes. Història Natural dels Països Catalans, 8. Fundació Enciclopèdia Catalana, Barcelona.