Besta anatomio estas parto de biologio, kiu estas dediĉita al la studo de la formo kaj strukturo de la korpo de la bestoj. Ĝi estas disciplino, kiu celas kompreni la internan organizon de la malsamaj sistemoj, organoj kaj histoj, kiuj konsistigas la korpojn de tiuj. Fakuloj pri besta anatomio, konataj kiel anatomiistoj, dediĉas sin al zorge ekzamenado kaj analizo de la strukturo de bestoj por kompreni ilian fiziologian funkciadon kaj por establi korelaciojn inter formo kaj funkcio.[1][2] Besta anatomio estis studokampo de granda historia kaj scienca graveco, ekde la unuaj studoj pri anatomio faritaj de sciencistoj kiel Leonardo da Vinci.[3]

Anatomio de la heliko
Anatomio de la heliko
La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp (eltiraĵo) de Rembrandt
La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp (eltiraĵo) de Rembrandt

La esprimo «anatomio» ankaŭ estis uzita en la arta sfero por reprezenti la strukturon de bestaj korpoj. Ekzemple, la pentraĵo de Rembrandt La Anatomia Leciono de D-ro Nicolaes Tulp montras dissekcon de homa korpo, reflektante la historian intereson en komprenado de la interna strukturo de la organismo.[2]

Besta kompara anatomio estas branĉo de anatomio koncernita pri esplorado de la similecoj kaj diferencoj en la anatomia strukturo de organismoj. Ĉi tiu studkampo estas parto de priskriba morfologio kaj ludas esencan rolon en filogenio, kiu ampleksas la sciencan priskribon de la origino kaj rilatoj inter malsamaj specioj, sendepende de, ĉu ili estas proksime rilataj aŭ havas pli malproksiman ligon.[4]

Referencoj redakti

  1. «Reta Vortaro - Anatomio». [Konsulto: la 22-an de majo 2023].
  2. 2,0 2,1 «Plena Ilustrita Vortaro - Anatomio». [Konsulto: la 22-an de majo 2023].
  3. «El renacimiento y la anatomia animal» (hispane) [Konsulto: la 22-an de majo 2023].
  4. Anatomía Animal: ¡Definición, Utilidad, Característica, Importancia Y Más! (hispane) [Konsulto: la 22-an de majo 2023].

Literaturoj redakti

  • Verkita de la Medicina Esperanta Grupo «Anatomia Vortaro» Parizo: 1906
  • Nishi, Seiho. «Nia korpo: anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj». 2a eld.
  • Li Kexi, Albault André «Anatomia nomenklaturo Latina, angla, franca, Esperanta» Pekino: , 1989
  • Oldřich Arnošt Fischer «Insektoj kaj Esperanto» Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 10-an de decembro 2014
  • Oldřich Arnošt Fischer «Moluskoj» Prelego por Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, la 21-an de oktobro 2015