Ameĥanio
Laŭ la helena kaj romia mitologioj, Ameĥanio (el la greka Αμηχανια) estis dajmonino kiu personigis senhelpecon, senpovecon kaj mankon de rimedoj. Ŝin kutime akompanis siaj fratinoj Penio (Malriĉeco) kaj Ptoĥejo (Almozado). Pro ŝiaj atributoj, Ameĥanio estis preskaŭ identa al Aporio (Malfacileco kaj Senpoveco). Kaj Herodoto[1] kaj Alceo el Mitileno[2] menciis ŝin, kiel nekontrolebla malbono.
Ameĥanio | |
---|---|
greka dio • personigo | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Gefratoj | Penio |
Eksteraj ligiloj redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Herodoto. Historioj, 8.111.
- ↑ Alceo el Mitileno. Fragmento 364.