Ptoĥeio

(Alidirektita el Ptoĥejo)

Laŭ la helena mitologio, Ptoĥeio (el la greka Πτωχεια) estis dajmonino kiu personigis almozadon. Kunulinoj ŝiaj estis Aporio (Malfacileco), Penio (Malriĉeco) kaj Ameĥanio (Manko de rimedoj). Pro tio, ŝiaj kontraŭaj dajmonoj estis Pluto (Riĉeco) kaj Eŭtenio (Prospero).

Ptoĥeio
greka dio
Informoj
Sekso ina
vdr

Kvankam ŝia genealogio aperas nenie, Aristofano simbole asertis en sia teatraĵo Pluto ke Ptoĥeio estis fratino de Penio (Malriĉeco)[1].

Referencoj redakti

  1. Aristofano. Pluto, 549.

Eksteraj ligiloj redakti