Amfipodoj, en latina scienca nomo Amphipoda, estas ordo de malakostrakaj krustuloj kiu ne havas karapacon sed ĝenerale havas laterale kunpremitajn korpojn. La nomo amfipodo aludas al diversaj formoj de membroj, malkiel izopodoj,kie ĉiuj torakaj kruroj estas similaj. El 7,000 specioj, 5,500 estas klasitaj en unu subordo, nome Gammaridea. La resto estas dividata en du aŭ tri pliaj subordoj. Amfipodoj gamas laŭ grando el 1 al 340 mm kaj estas ĉefe rubomanĝantojkadavromanĝantoj. Ili vivas en preskaŭ ĉiaj akvaj medioj; 750 specioj vivas en kavoj kaj la ordo inkludas ankaŭ terajn animalojn kaj salikoketojn (talitroj) kiaj la Talitrus saltator.