Amintas la 4-a (Macedonio)

Amintas la 4-a (greke: Ἀμύντας Δ΄) estis titola reĝo de Macedonio en 359 a-K. kaj membro de la Argeada dinastio.[1]

Amintas la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 2002 (2002-01-02)
Morto
Mortis pro mortpuno vd
Mortigita de Aleksandro la Granda vd
Familio
Dinastio Argead dynasty vd
Patro Perdiccas III of Macedon vd
Edz(in)o Cynane vd
Infanoj Eurydice II of Macedon vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Amintas estis filo de la reĝo Perdikkas la 3-a (Macedonio). Li naskiĝis ĉirkaŭ 365 a.K.[2]

Post la morto de sia patro en 359 a-K. li iĝis reĝo, sed li estis nur infano. Filipo la 2-a (Macedonio), nome frato de Perdikkas, iĝis lia tutoro kaj regento. Samjare Filipo deklaris sin mem reĝo de Macedonio, elpostenigante sian junan nevon.

Amintas ne estis konsiderata sufiĉe danĝera por minaci Filipon, kiu eĉ donis al li sian filinon Cinane kiel edzino. La sukcedo de la kuzo de Amintas nome Aleksandro en 336 a.K. ŝanĝis aferojn — Aleksandro tuj ekzekutis Amintas.

Eŭridiko la 2-a (Macedonio) estis filino de Amintas.

Referencoj redakti

  1. Inscriptiones Graecae
  2. Joseph Roisman, Ian Worthington (eld.), A Companion to Ancient Macedonia, Blackwell Publishing Ltd, 2010, p. 166.