Amir al-Mu'minin

titolo uzata de Ŝijaismanoj por Alio kaj de Sunaistoj por la kalifo

Amīr al-Mu'minīn (arabe أمير المؤمنين), kutime tradukita kiel "Komandanto de la Fideluloj" aŭ "Estro de Fideluloj", estas araba protokola alvokmaniero de kelkaj kalifoj kaj aliaj sendependaj suverenaj islamaj regantoj kiuj postulas legitimecon el komunumo de islamanoj. Oni postulis ĝin kiel titolo de regantoj en islamaj landoj kaj imperioj kaj estas ankoraŭ uzata por kelkaj islamaj estroj.

La uzado de tiu titolo ne necese signifas postulon al kaliflando, sed priskribas ian formon de aktiveca estreco kiu povas esti ligita al la kalifo sed ankaŭ povas signifi nivelon de aŭtoritateco krom tio. La otomanaj sultanoj, partikulare, faris raran uzon de ĝi. Krome, la termino estis uzata de homoj kiuj ne postulis esti kalifoj.[1]

Nuntempe tiun titolon portas la reĝo de Maroko.

Referencoj redakti

  1. (11a de Marto 2016) “What is the significance of the title ‘Amīr al-mu'minīn?'”, The Journal of North African Studies 21 (4), p. 623–644. doi:10.1080/13629387.2016.1157482.