Amy B. Jordan (astronomo)

usona astronomino

Amy B. JORDAN estas usona astronomino, kiu laboras ĉe la Universitato de Kolorado en Boulder.

Amy B. Jordan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomo
vdr

La 8-an de aprilo 2002, kun Marc W. Buie kaj James L. Elliot, ŝi kunmalkovris (95625) 2002 GX32, resonancan kujperzonan objekton, elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio).[1] Estas ŝia ununura malkovro de numerotita malgranda planedo.

En 2005, ŝi estis helpantino instruistino por la Somera Scienca Programo, kiu instruas astronomion al liceaj studentoj per programo bazita sur la observo kaj la kalkulo de orbitoj de asteroidoj.

Notoj kaj referencoj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amy B. Jordan (astronomer) en la angla Vikipedio.