AndrenedojAndrenidae (foje konataj kiel minabeloj) estas granda, preskaŭ kosmopolita familio de solemaj, grundo-nestaj abeloj. Plej el la diverseco de la familio vivas en moderklimataj aŭ aridaj areoj (varmaj moderklimataj kserikaj). Ĝi inkludas kelkajn multegspeciajn genrojn (ekz., Andrena, kiu nomigas la familion, kun ĉirkaŭ 1300 specioj, kaj Perdita kun ĉirkaŭ 700). Unu el la subfamilioj, Oksaeenoj, estas tiom diferenca laŭ aspekto ke oni atribuis al ĝi familian statuson, sed zorga filogenetika analizo montris ilin kiel posteuloj ene de Andrenedoj, tre proksime al la Andrenenoj.[1]

Abelo de la genro Andrena.

Notoj redakti

  1. C. D. Michener (2007) The Bees of the World, 2a Eldono, Johns Hopkins University Press.