Andromeda Conquest


Andromeda Conquest estas strategia videoludo eldonita por Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore PET, MS-DOS, kaj TRS-80 en 1982 fare de Avalon Hill.[2] Ĝi signife influis la 4X-ludĝenron.[3]

Andromeda Conquest

Disvolvo Avalon Hill[1]
Eldoninto Avalon Hill
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore PET, MS-DOS, TRS-80
Ĝenro Strategia videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Ludomaniero

redakti

Andromeda Conquest estas strategia kaj konkera ludo, en kiu unu ĝis kvar ludantoj etendas galaktikajn imperiojn per starigado kaj defendado de spacaj kolonioj, administrado de materialoj, kaj batalado kontraŭ aliaj ludantoj por la regado de stelaj sistemoj. Antaŭ ĉiu vico, ludantoj ricevas materialojn el ĉiuj siaj kolonioj. Ili sekve devas esti uzataj dum la vico, alie ili perdiĝas. Depende de la nombro de ludantoj, la galaksio konsistas el 12 ĝis 48 stelaj sistemoj.

Recenzo

redakti

Brian J. Murphy de Creative Computing laŭdis Andromeda Conquest pro ĝia ludebleco kaj multludanta moduso, sed kritikis la paciencludon, priskribante ĝin kiel "enuantan".[4] Floyd Mathews de Computer Gaming World laŭdis la ludon kiel "relative simplan, sed ekscitan".[5] Tamen, en 1992, en sia retrospektiva enketo pri sciencfikciaj ludoj, la magazino donis al la titolo du el kvin steloj.[6]

Referencoj

redakti
  1. Andromeda Conquest.
  2. Andromeda Conquest TRS-80 manual (1982).
  3. History of Space Empire Games - The Early Years 1980-1992 (el Retarkivo {{{1}}})
  4. (September 1983) “Andromeda Conquest”, Creative Computing 9 (9), p. 194–195. 
  5. Mathews, Floyd (November–December 1982). "Andromeda Conquest". Computer Gaming World. Vol. 2, no. 7. pp. 34–35.
  6. Brooks, M. Evan (November 1992). "Strategy & Wargames: The Future (2000-....)". Computer Gaming World. p. 99. Retrieved 4 July 2014.

Eksteraj ligiloj

redakti