La Commodore PET estas gamo de personaj komputiloj produktitaj ekde 1977 fare de Commodore International.[1] Unuopa kazo kombinas la ĉefprocesoron MOS Technology 6502, la programlingvon Commodore BASIC en nurlegebla memoro, klavaron, unukoloran ekranon, kaj, en fruaj modeloj, kasedilon.

Commodore PET
modelo de komputilo vd
Dum oktobro 1977 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo KIM-1
Sekvanto Commodore VIC-20
vdr

La evoluo de la sistemo komenciĝis en 1976, kaj ĝi estis montrita kaj vendata kiel la unua persona komputilo por la ĝenerala publiko okaze de la Consumer Electronics Show de januaro 1977.[2] La nomo "PET" estis sugestita de Andre Souson post kiam li vidis dorlotajn rokojn en Los Gatos, Kalifornio, kaj deklaris, ke ili kreos "dorlotkomputilon".[3] Ĝi estis poste malantaŭnomita kiel Personal Electronic Transactor. La revuo Byte aludis al la PET, Apple II kaj Tandy TRS-80 kolektive kiel la "triunuo de 1977".

Post la komenca modelo PET 2001, la dezajno estis ĝisdatigita tra serio de modeloj kun pli da memoro, pli bona klavaro, pli granda ekrano, kaj aliaj modifoj. La sistemoj estis bone vendataj en la edukmerkatoj de Kanado kaj Usono, kaj ankaŭ por komerca uzo en Eŭropo. La produktado de la serio PET ĉesiĝis en 1982 post la vendo de ĉirkaŭ 219,000 maŝinoj.

Referencoj

redakti
  1. . The Amazing Commodore PET. commodore.ca (February 22, 2003). Arkivita el la originalo je January 23, 2009. Alirita July 11, 2006.
  2. Tomczyk, Tom (1985), Home Computer Wars-An Insiders Account of Commodore and Jack Tramiel, Greensboro, NC: Compute Publications International, p. 12, (ISBN 0-942386-78-7) 
  3. Peddle 2014, 2:27:32.