La doktrino anekantavada estas unu el la fundamentaj ideoj de la Ĝajnismo. Ĝi rilatas al la principoj de plurismo kaj varieco de vidpunktoj, la ideo ke vero kaj realaĵo estas perceptitaj malsame de diversaj vidpunktoj. Ne ekzistas ununura vidpunkto kun la absoluta vero.[1][2]

Mahāvīra utiligis anekānta amplekse por klarigi la ĝainajn filozofiajn konceptojn (pentrita de Rajasthan, ca. 1900)

La ideo kontrastas kun la klopodoj, proklami la absolutan veron kun adhgajanyāyah. Tion oni povas vidi per la parabolo de la "blinduloj kaj la elefanto". En ĉi tiu historio ĉiu homo palpis parton de la elefanto (genuo, kruro, orelo, ktp). Ĉiuj homoj asertis kompreni kaj koni la realan aspekton de la elefanto, sed ili nur povis sukcesi parte kaŭze de siaj limigitaj perspektivoj.[3] Oni povas efektivigi pli formalan alproksimiĝon al ĉi tiu principo, observante ke la objektoj estas senfinaj koncerne al kvalitoj kaj formoj de ekzisto. Tial ili ne povas esti tute komprenitaj en ĉiuj siaj aspektoj kaj manifestacioj pro la finita homa perceptokapablo. Konforme al la ĝainismo, nur la kevalins (la ĉiosciaj estaĵoj) povas kompreni la objektojn en ĉiuj iliaj aspektoj kaj manifestacioj. La aliaj nur kapablas akiri partan konon.[4]

Sekve, neniu ununura, specifa homa vidpunkto povas aserti, ke ĝi reprezentas la absolutan veron.

La originoj de la anekāntavāda reiras al la instruadoj de Majavirá (599-527 a. K.), la fondinto de la ĝainismo.  En lingvo Sanskrito an-eka-anta-vāda signifas laŭvorte "doktrino de la necerteco".[5]

Resumo de la filozofio redakti

La radiko etimologia de anekāntavā estas formata de du vortoj en sanskrito: anekānta (multobleco) kaj vāda (lernejo de penso).[6] La vorto anekānta estas komponado en sanskrito de la negativa prefikso an, eka (unikeco) kaj anta (celo). Sekve anekānta signifas "ne unu sola celo".[7][8]

Konforme al la ĝajnismo, la fina principo devas ĉiam esti logika, kaj neniu principo povas esti senigita de la logiko aŭ la racio.[8]

Tiel, la tekstoj ĝainaj enhavas konsilojn sur ĉiuj temoj, ĉu ili estas helpemaj aŭ malhelpemaj, inferencaj aŭ analizaj, iluminaj aŭ detruaj.[9]

Doktrinoj ĝainaj de la relativeco redakti

Anekāntavāda estas unu el la tri doktrinoj ĝainaj de la relativeco uzata por logiko kaj rezonado. La alia du estas la sekvaj:

Ĉi tiuj ĝainaj filozofiaj konceptoj  faris gravajn kontribuojn al la antikva india filozofio, precipe en la areoj de skeptikismo kaj  relativeco.[11]

Referencoj redakti

  1. Paul Dundas (2002), pág. 231
  2. John M. Koller (julio de 2000), págs. 400-407
  3. Marilynn Hughes (2005) pp. 590-591
  4. Padmanabh Jaini (1998) p. 91
  5. Monier Monier-Williams, English Sanskrit Dictionary, 2 volumes (London: Kessinger Publishing, 1851).
  6. Grimes, John (1996) p. 34
  7. Grimes, John (1996) p.34
  8. 8,0 8,1 Duli Chandra Jain (ed.) (1997) p. 21
  9. Hughes, Marilynn (2005) p. 590
  10. Griffin, David Ray (2005) p. 145
  11. McEvilley, Thomas (2002) p. 335

Eksteraj ligiloj redakti