Angla Resurtronigo

(Alidirektita el Angla resurtronigo)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

La Angla Resurtronigo (anglalingve English Restoration aŭ nur Restoration) estis epizodo de la historio de Anglio komencanta en 1660, kiam monarkio estis restarigita per la kronigo de Karlo la 2-a de Anglio, post la angla enlanda milito. La vorto "Resurtronigo" povas aludi al la okazaĵoj, kiuj kaŭzis la revenon de la reĝo, sed povas ankaŭ difini la tutan periodon post lia kronigo.

Portreto de Karlo la 2-a de Anglio
Atribuita al Thomas Hawker
Ĉ. 1680

La periodo de la Angla Resurtronigo ĉesiĝas per la estingo de la stuarta dinastio kaj per la Glora Revolucio de 1688. Dum tiu epoko spertis Anglio precipe intensan kulturan aktivecon.