Anker-horloĝo (germane Ankeruhr) estas la fama strata horloĝo en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio)[1].

Anker-horloĝo
arkitektura strukturo • kultura havaĵo • muzikskatolo
Estiĝo 1911
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Hoher Markt 10, 11
Situo
Geografia situo 48° 12′ 39″ N, 16° 22′ 25″ O (mapo)48.210816.3737Koordinatoj: 48° 12′ 39″ N, 16° 22′ 25″ O (mapo)
Anker-horloĝo (Vieno)
Anker-horloĝo (Vieno)
DEC
Anker-horloĝo
Anker-horloĝo
Situo de Anker-horloĝo
Map
Anker-horloĝo
vdr
Anker-horloĝo

Ĝi troviĝas en la orienta parto de Hohe markt, en arko de la oficejo de asekura kompanio Helvetia Versicherungen, kiu mendis ĝin al fama secesia artisto Franz Matsch. La horloĝo unikas ne nur pro sia plaĉa aspekto, sed ankaŭ pro komplika sistemo, danke al kiu ĉiuhore aperas unu el 12 orumitaj figuroj, bildigantaj famulojn el la aŭstria historio[1].

Ĉion ĉi akompanas orgena muziko. Meztage ĉiuj figuroj aperas sinsekve, do ne nepre necesas pasigi la tutan tagon atendante ilian ŝanĝon. La horloĝo ekfunkciis en 1914, sed pro la komenciĝinta Unua mondmilito portempe haltis. Post 1918 ne plu populara melodio de la kaisera himno estis anstataŭigita per pli neŭtrala oratorio de Joseph Haydn. En 1945 incendio grave damaĝis la artaĵon kaj post restarigo ĝia organo ne plu funkcias — nun oni aŭskultas nurajn registraĵojn[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-06-03) La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.