Ann E. Beatty

(Alidirektita el Ann E Beatty)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ann Eliza BEATTY (n. julio 1857 — m. la 19-an de novembro 1956) [en biti] estis esperantistino usona, kiu en la tempo tuj post la Unua Mondmilito eldonigis kristanan himnaron esperantlingvan, Espero internacia, la unua tia verko eldonita en Usono. Ŝi loĝis ĉe bieno apud Cardington, Ohio, sed kompilis kaj eldonigis la himnaron por orfejo en Iovao, "Christian Home Orfejo", kiu nun nomiĝas "Children's Space USA". Ŝia himnaro enhavas plurajn ŝajne originale de ŝi verkitajn himnojn (ŝi ŝajne verkis kaj la tekstojn kaj la melodiojn); ĝi ankaŭ enhavas kelkajn kuriozajn temojn, ekzemple unu himno laŭtitole temas pri "Savi Usonon de Rumo", kaj alia nomiĝas "Unuiĝinta Eŭropo".

N-ro 1
N-roj 50 kaj 51
N-roj 58 kaj 59

Eksteraj ligiloj redakti

Ann Eliza Beatty ĉe hymnary.org (anglalingva)