Antaŭmetroo de Bruselo

La tiel nomata Antaŭmetroo - nederlande kaj germane Premetro, france Prémétro - de Bruselo estas linioj de tramoj veturantaj en tuneloj de la belgia ĉefurbo Bruselo, kiuj kompletigas la kvar liniojn de la metroo de Bruselo. La diferenco inter "tunele veturanta tramo" kaj metroo, do "tunele veturanta specifa trajno" estas simple la grandeco kaj teknika ekipaĵo de la veturiloj.

Antaŭmetroo de Bruselo
emblemo
Subsurfaca tramo
Komenco 1969 vd
Lando(j) Belgio vd
Situo Brusela Ĉefurba Regiono
vdr
Skemo de la antaŭmetroo (blue) kaj antaŭmetroo (aliaj koloroj) de Bruselo - la tre mallonga tunelo "Simonis" jen ne estas bildigata, sed la samnoma stacio en la okcidenta urbocentro videblas.
en la stacio De Brouckère renkontiĝas la antaŭmetroaj linioj "3" kaj "4" kaj la okcident-orientaj metrolinioj "1" kaj "5"

La antaŭmetroo veturas sur tri itineroj, el kiuj la plej grava estas nord-suda tunelo, kiun uzas la antaŭmetroaj linioj "3" kaj "4", kaj en sia vojo konektiĝas kun ĉiuj kvar linioj de la metroo: kun la cirkle veturantaj linioj "2" kaj "6" la nord-sudaj antaŭtramlinioj "3" kaj "4" eĉ renkontiĝas dufoje, kun la pli-malpli okcident-orientaj metrolinioj "1" kaj "5" unufoje. Krome la nordsudaj antaŭtramaj linioj konektiĝas kaj kun la norda kaj la suda fervojaj stacidomoj de Bruselo, do ankaŭ rekte ligiĝas al la interregionaj kaj internaciaj trajnoj. Parton de la nord-suda tunelo krome uzas la tramlinioj "51" kaj "55".

Al tiu plej multe frekventata tunelo aldoniĝas pli orienta nord-suda tunelo nomata france Grande Ceinture, nederlande grote ring de la linioj "7" kaj "25" ĉe la stacio Montgomery, kaj malgranda tunelo "Simonis" ĉe la samnoma stacio de la linio "19".

Vidu ankaŭ redakti