Antal Károlyi

hungara oficiro, politikisto

Antal KÁROLYI [kAroji], grafo estis hungara generalo, juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi [nadjkAroji], lia patro estis Ferenc Károlyi, lia filo estis József Károlyi.

Antal Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1732 (1732-10-25)
en Carei
Morto 24-an de aŭgusto 1791 (1791-08-24) (58-jaraĝa)
en Penzing
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Károlyi
Patrino Krisztina, Gräfin Csáky de Körösszegh
Edz(in)o Jozefa Károlyi Antalné Harruckern
Infano József Károlyi
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Antal Károlyi naskiĝis en Nagykároly la 25-an de oktobro 1732 kaj mortis la 24-an de aŭgusto 1791 en Penzing.

Kariero redakti

Grafo Antal Károlyi en 1758 fariĝis eterna departemenestro de Szatmár, samjare generalo. Li partoprenis la sepjaran militon. En 1760 li iĝis ano de seppersona reĝa tribunalo, en 1766 sekreta konsilanto, de 1787 feldzeugmeister, kapitano de hungara nobela reĝa gardistaro. Li sekigis la marĉon de Ecsed.

Fontoj redakti