La Antarkta ŝterno (Sterna vittata) estas tipa ŝterno, tio estas birdo de la subfamilio de Ŝternenoj. Ĝia teritorio estas la sudaj oceanoj. La tutmonda populacio estas ĉirkaŭ 140 000 individuoj kaj 45 000 reproduktantaj paroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antarkta ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Ŝternoj Sterna
Specio: Antarkta ŝterno S. vittata
Gmelin 1789
Sterna vittata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

redakti
 

Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la parenca Arkta ŝterno, sed ĝi estas pli fortika kaj la flugilpintoj estas grizaj anstataŭ nigrecaj dumfluge. Tio kompreneble en reprodukta plumaro dum la suda somero, kiam la Arkta ŝterno jam estis ŝanĝinta sian plumaron al nereprodukta aspekto.

La Antarkta ŝterno estas eta birdo 31-40 cm longa kun enverguro de ĝis 80 cm. Ties beko estas kutime malhelruĝa aŭ nigreca. Ĝi estas ĉefe helgriza kaj blanka, sed ĝi havas nigran kronon dum reproduktado. For de tiu sezono la nigro blankiĝas ĉefe per blankaj punktoj antaŭe kaj la frunto estas blanka; krome la ruĝa beko nigriĝas. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. La flugilpintoj estas griznigraj.

La plumaro de junuloj estas blanka ĉe ventro, frunto, nuko kaj brusto. La dorso estas griza kaj la beko estas nigra. Nematuruloj havas similan plumaron kiel plenkreskuloj.

Kutimoj

redakti

La reproduktado okazas ekde fino de novembro ĝis komenco de decembro (sudhemisfera somero). La ino demetas tri ovojn en kamuflitajn nestojn, por ke la predantaj mevoj ne manĝu ilin. Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn. La idoj eloviĝas el decembro ĝis februaro kaj estas zorgitaj de la patrino. Rabmevoj estas la ĉefaj predantoj de ovoj kaj idoj de tiu ĉi specio kaj eĉ persekutas la junulojn.

Aprile komencas la migrado de tiu ĉi specio al pli nordaj teritorioj, ekzemple al Sudafriko ĝis septembro kaj oktobro.

Tiu ŝterno manĝas enmare ĉefe etajn fiŝojn kiel la Antarkta haringo, krilon kaj krustulojn.

Subspecioj

redakti

S. v. bethunei
S. v. gaini
S. v. georgiae
S. v. macquariensis
S. v. tristanensis
S. v. vittata

Referencoj

redakti
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  1. BirdLife International (2019). “Sterna vittata”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22694635A155620911. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22694635A155620911.en. Alirita 12 November 2021.. 

Eksteraj ligiloj

redakti