Sterna
Sterna estas genro de ŝternenoj en la birdofamilio de Laredoj. La genro iam enhavi plimulton de "blankaj" ŝternoj sendiskriminacie, sed komparoj pere de DNA decidis, ke tiu aranĝo estis parafiletika. Ĝi estas nun limigita al la tipaj mezgrandaj blankaj ŝternoj kun tre forkoformaj vostoj, kiuj ekzistas preskaŭ tutmonde, ĉefe en marbordaj regionoj, sed kelkaj uzas ankaŭ nesalakvajn habitatojn interne.[1]
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
13, vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa genron Sterna enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko Systema Naturae.[2] La tipa specio estas la Hirunda ŝterno (Sterna hirundo).[3] La vorto Sterna estas derivata el malnova angla "stearn" kiu aperas en la poemo The Seafarer (la maristo); simila vorto estis uzata por referenci ŝternojn fare de Frisoj.[4]
Specioj
redaktiLa genro enhavas 13 speciojn.[5]
Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuado |
---|---|---|---|
Rivera ŝterno | Sterna aurantia | Internaj riveroj el Pakistano oriente tra la Hinda Subkontinento ĝis Birmo, Tajlando kaj Kamboĝo. | |
Forstera ŝterno | Sterna forsteri | Nordameriko. | |
Trudoa ŝterno aŭ ŝterno de Trudeau | Sterna trudeaui | Argentino, sudorienta Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Urugvajo. | |
Arkta ŝterno | Sterna paradisaea | Arktaj kaj Subarktaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko (tiom suden kiom ĝis Brittany kaj Masaĉuseco). | |
Sudamerika ŝterno | Sterna hirundinacea | Suda Sudameriko, inklude Malvinojn, kun teritorio norde ĝis Peruo (Pacifika marbordo) kaj Brazilo (Atlantika marbordo). | |
Antarkta ŝterno | Sterna vittata | Urugvajo, Argentino, Brazilo, Ĉilio, Malvinoj, insuloj Heard, McDonald, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. | |
Kergelena ŝterno | Sterna virgata | Kergelenoj, insuloj Prince Edward kaj Krozetoj. | |
Hirunda ŝterno | Sterna hirundo | Orienta Nordameriko, Eŭropo, Nordafriko, Azio oriente ĝis Siberio kaj Kazaĥio. | |
Blankvizaĝa ŝterno | Sterna repressa | Marbordoj de la Ruĝa Maro, ĉe la Korno de Afriko ĝis Kenjo, en la Persa Golfo kaj laŭlonge de la Irana marbordo ĝis Pakistano kaj okcidenta Barato. | |
Nigranuka ŝterno | Sterna sumatrana | Tropikaj kaj subtropikaj areoj de Pacifika kaj Hinda Oceanoj. | |
Roza ŝterno | Sterna dougallii | Atlantikaj marbordoj de Eŭropo kaj Nordameriko, kaj vintras sude ĝis Karibio kaj okcidenta Afriko; kaj subspecioj el orienta Afriko tra Hinda Oceano ĝis Japanio, kaj en Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. | |
Blankafrunta ŝterno | Sterna striata | Nov-Zelando kaj Aŭstralio. | |
Nigraventra ŝterno | Sterna acuticauda | Pakistano, Nepalo, Barato kaj Bangladeŝo, kun aparta teritorio en Birmo. |
Referencoj
redakti- ↑ Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005). A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution (el Retarkivo {{{1}}}). Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ (1934) Check-List of Birds of the World 2. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ "Sterna". Oxford English Dictionary (reta eld.). Oxford University Press.
- ↑ Noddies, gulls, terns, skimmers, skuas, auks. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 16a de Aŭgusto 2021 .