La Kergelena ŝterno (Sterna virgata) estas unu el la plej raraj inter la ŝternoj, tio estas birdoj de la subfamilio de Ŝternenoj. Tiu ĉi estas ŝterno de la suda hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kergelena ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Ŝternoj Sterna
Specio: Kergelena ŝterno S. virgata
Cabanis 1875
Sterna virgata
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sub-Antarctic bird - the Kerguelen Tern - Frank Hurley (15610549481).jpg
Kergelena ŝterno - Frank Hurley

Disvastiĝo

redakti

Tiu ĉi antarkt-ekozona marbirdo ĉefe reproduktiĝas kolonie en la insularo Kergelenoj, kiel ĝia nomo diras. Tamen, ekzistas ankaŭ pli etaj kolonioj en la insularo Princ-Eduardaj Insuloj (ĉefe en la insuloj Princ-Eduardo kaj Marion) kaj en la Krozet-Insuloj, ĉiuj en la suda Hinda Oceano. En sia tuta teritorio tiu ĉi specio koincidas kun la parenca, tre simila kaj samregiona Antarkta ŝterno. Estas du subspecioj, nome S. v. mercuri (pli ruĝgrizaj kaj kun pli brila pugo) en la Krozet-Insuloj kaj S. v. virgata (pli flavgrizaj kaj kun pli malhela pugo) en la insularo Kergelenoj.

La entuta populacio estas ĉirkaŭ 3 500 - 6 500 birdoj, kvankam ne estas lastatempaj nombradoj de la ĉefa kolonio ĉe Kergelenoj (supozataj 2 000 paroj en Kergelenoj, 2 500 entute). Tiuj birdoj ne loĝas en Kergelenoj mem, sed nestas en insuletoj liberaj el sovaĝaj katoj. Dum malbona vetero oni scias, ke tiu specio abandonas siajn koloniojn.

La Kergelena ŝterno estas inter tiuj ŝternoj kun pli malgranda teritorio. Ili plej ofte ne malproksimiĝas en la maron el siaj reproduktaj teritorioj.

Aspekto

redakti

La Kergelena ŝterno estas tre simila al la Antarkta ŝterno, sed la Kergelena estas pli malhela kaj havas pli mallongajn flugilojn. Ambaŭ specioj malfacile diferenciĝas per simpla rigardo. Ununura diferenciga eco estas la grizeca subflugilo de Kergelena kontraŭ blanka de Antarkta.

Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la parenca Antarkta ŝterno, sed ĝi estas pli fortika kaj la flugilpintoj estas grizaj anstataŭ nigrecaj dumfluge. Tio kompreneble en reprodukta plumaro dum la suda somero, kiam la Antarkta ŝterno jam estis ŝanĝinta sian plumaron al nereprodukta aspekto.

La Kergelena ŝterno estas eta birdo 31-40 cm longa kun enverguro de ĝis 80 cm. Ties beko estas kutime malhelruĝa aŭ nigreca. Ĝi estas ĉefe helgriza kaj blanka, sed ĝi havas nigran kronon dum reproduktado. For de tiu sezono la nigro blankiĝas ĉefe per blankaj punktoj antaŭe kaj la frunto estas blanka; krome la ruĝa beko nigriĝas. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. La flugilpintoj estas malhelgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La plumaro de junuloj estas blanka ĉe ventro, frunto, nuko kaj brusto. La dorso estas griza kaj la beko estas nigra. Nematuruloj havas similan plumaron kiel plenkreskuloj.

Kutimoj

redakti

La Kergelena ŝterno manĝas fiŝojn kaj marajn senvertebrulojn, speciale tiujn trovitajn ĉe algaro de la genro Macrocystis. Ili foje ĉasas ankaŭ insektojn interne aŭ kaptas fiŝojn en riveroj de Kergelenoj.

La ino demetas nur unu ovon kiel la parenca kaj samregiona Antarkta ŝterno.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. BirdLife International (2018). “Sterna virgata”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694641A132564557. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694641A132564557.en. Alirita 12a de Novembro 2021..