Onychoprion, la brundorsaj ŝternoj, estas genro de marbirdoj de la familio de ŝternojŜternedoj. Kvankam la genro estis unuafoje priskribita en 1832 de Johann Georg Wagler la kvar specioj de la genro estis ĝis lastatempe retenitaj en la pli granda genro Sterna, la genro kun plej multnombraj specioj (Bridge et al., 2005).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Onychoprion
Fulga ŝterno, Onychoprion fuscata
Fulga ŝterno, Onychoprion fuscata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Onychoprion
Wagler, 1832
Specioj

Onychoprion lunatus
Onychoprion anaethetus
Onychoprion fuscatus
Onychoprion aleuticus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tri el la kvar specioj de la genro estas tropikaj, kaj unu havas subpolusan reproduktan teritorion. La Fulga ŝterno havas tuttropikan distribuadon; la Bridŝterno reproduktiĝas ankaŭ tra la tropika Atlantiko kaj la Hinda Oceano sed en la centra Pacifiko ĝi estas anstataŭita de la Grizdorsa ŝterno. La Aleŭta ŝterno reproduktiĝas ĉirkaŭ Alasko kaj Siberio sed vintras en la tropikoj ĉirkaŭ Sudorienta Azio.

Manutara estas la nomo en la lingvo Rapa Nui por la Grizdorsa ŝterno kaj la Fulga ŝterno. Ambaŭ alvenas ĉe Paskinsulo kaj kovas siajn ovojn en la insulo Motu Nui, okazaĵo uzata por ĉiujara ceremonio nomita Tangata manu.

Referencoj redakti

  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.