Nigraventra ŝterno

La Nigraventra ŝterno (Sterna acuticauda) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraventra ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Nigraventra ŝterno 'Sterna acuticauda'
John Edward Gray 1832
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas ĉe grandaj riveroj de Suda Azio, pli precize en suda Ĉinio, Pakistano, Barato (tre komuna), Nepalo, Bangla Deŝo, Birmo (malpliigita), Tajlando (eble jam ne bredanta), kaj tre malpliigita kaj eble malaperinta en Hindoĉinio. Tutmonda loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 10,000, tio estas malmulte. Malpliigon kaŭzis detruo de medio kaj ovokolektado por homomanĝado. Ĝi reproduktiĝas en sablejoj, insuloj kaj marĉoj en malaltaj lokoj, sed ne marborde.

Se konsideri, ke la analizo per DNA movigis la similan parencon, nome Nigrafrunta ŝterno ("Sterna" albostriata) al genro Chlidonias kiel Chlidonias albostriatus, tiu ĉi specio eble devus esti lokata en tiu sama genro, sed la pristudoj tiudirekten ankoraŭ ne finis.

Aspekto redakti

Tiu estas malgranda ŝterno, 33 cm longa, kun malhelgrizaj supraj partoj, blankaj vizaĝo kaj subflugiloj kun griza nuanco, longaj pintaj flugiloj kaj tre forkoforma vosto. La beko estas mezlonga, akrapinta, fortika kaj oranĝflava kaj la kruroj estas mallongaj kaj ruĝoranĝaj. Ĝi havas nigrajn kronon ĝis sub la okulo kaj nukon en reprodukta plumaro. Vintre la krono estas grizecblanka kaj punktita kaj striata je nigro; restas malhela masko tra la okulo kaj la bekopinto iĝas malhela. Sed la plej rimarkinda eco kiu diferencigas la specion disde la aliaj ŝternoj estas, ke ĝi havas nigran ventron somere. Pro tio ĝi ofte povas aspekti simila al la Blankvanga ŝterno, sed la pli forkoforma vosto kaj la nigro en nur ventro diferencigas ĝin el la ne tiom profunda forko kaj la nigro ĝis la brusto ĉe la Blankvanga ŝterno.

Referencoj redakti