Eta blanka ŝterno

La Eta blanka ŝterno (Gygis microrhyncha) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj, jam klasita foje ĉe la familio de Laredoj aŭ familio de mevoj. Ĝi troviĝas en tropika Pacifiko kaj nome ĉe Franca Polinezio kaj Kiribato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eta blanka ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Gygis Gygis
Specio: Eta blanka ŝterno 'Gygis microrhyncha'
Howard Saunders 1876
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio foje estas konsiderata kiel unu el la kvar subspecioj de la Nigrokula blanka ŝterno nome la nomiga raso G. alba alba, G. a. leucopes, la Pacifika blanka ŝterno (G. a. candida) kaj la Eta blanka ŝterno aŭ Feina blanka ŝterno (G. alba microrhyncha) (sed oni ne devas konfuzi ĝin kun la Feina ŝterno, Sternula nereis).

Aspekto redakti

La Eta blanka ŝterno estas, kiel sugestas ĝia nomo, eta kaj eleganta tutblanka ŝterno kun nigraj longa beko (iomete suprenkurbita kaj blueca) kaj grandaj okuloj kun okulringoj. Ŝajne tiuj grandaj okuloj utilas kiel adaptiĝo al nokta manĝado aŭ almenaŭ krepuska, kiam la predoj supreniras al la surfaco. La vosto estas noĉoforma iomete forkoforma. Estas la ununura ŝterno aŭ noĉoŝterno entute blanka, tiom blanka ke dumfluge la flugiloj aspektas travideblaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Kutimaro redakti

Tiu eleganta, svelta kaj milda sterno estas fama por demeti la ovon sur eta truo inter branĉoj sed sen nesto entute. Tiu agado malhelpas eventualan predanton ĉar la elektitaj branĉoj estas tro etaj por grimpontaj ratoj. Sekuraj el eventualaj predantoj, tamen la ovo estas endanĝerita de fortaj ventoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. La idoj havas disvolvigitajn piedojn por elteni sin ĉe la “nesto” kaj estas manĝigataj dum du monatoj.

Krome la specio estas tute sentima kaj permesas alproksimigon kaj eĉ tuŝado de homoj.

La Eta blanka ŝterno manĝas etajn fiŝojn (foje saltintajn) kaj kalmarojn kiujn ĝi kaptas per plonĝado.

Referenco redakti