Nigranuka ŝterno
La Nigranuka ŝterno Sterna sumatrana estas oceana ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj.
Nigranuka ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi troviĝas ĉefe en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Pacifiko kaj Hinda Oceano, pli precize el Sejŝeloj en orienta Afriko al insuloj de Hinda Oceano kaj el marbordo de Hindoĉinio tra sudo de Filipinoj al Fiĝioj kaj Samoo kaj nordorienta Aŭstralio. Ĝi malofte troviĝas en interno.
Aspekto
redaktiTiu ŝterno estas svelta birdo ĉirkaŭ 30 cm longa kun enverguro de 21-23 cm. Bekoj kaj kruroj estas nigraj, sed la bekopintoj estas flavaj. Ili havas longajn forkoformajn vostojn kaj helgrizajn dorsojn kaj flugilojn. Krome ili estas tre blankaj birdoj kun tre blankaj brusto kaj vizaĝo kie kontrastas nigra strio kiu ekas super la bekokomenco, plilarĝiĝas tra la okulo kaj pli kaj pli larĝiĝas ĝis la nuko kie iĝas sufiĉe rimarkinda makulo, kio nomigas la specion. Tiu strio estas klare markita kaj kontrastegas kun la resto blanka.
Kutimoj
redaktiIli nestas en dunoj, rokoj, lagaj insuletoj, ktp. La ino demetas unu ovon kaj pli malofte du.